Mi ne volas ellitigxi Lyrics

Varme kuŝas mi enlite
Kaj aŭskultas al la vento
Kiu hurlas intermite
Kun protesto kaj turmento
Ĉirkaŭ min mi strikte premas
La littukojn kun plezuro
Dum la ŝtormo forte ĝemas
Kaj mi reĝas en sekuro
Kial mi ne volas movi
Min el lito en mateno?
Kial mi ne povas trovi
Forton por malgranda peno?
Ĉu mi estas nenormala
Sola en la tuta mondo
Kun malsano speciala
Kiel pigra vagabondo?
Mi en bulon min kuntiras
Sub la tukoj en komforto
Longe dormi mi deziras
Tio estas bona sorto
Kiel lukse, kiel bele
Resti en la varmo lita
Kapti ekstran tempon ŝtele
Kun vestiĝo prokrastita
"Ellitiĝu!" panjo plendas
"Tempo flugas, do, rapidu!
Matenmanĝo vin atendas!
Mi forprenoas ĝin! Decidu!"
"Mi promesas, panjo, esti
Preta veni sen hezito
Se vi lasos min pluresti
Kvin minutojn en la lito!"

Ĝenas min, tre bedaŭrinde,
Ellitiĝi, por min vesti
Kiel bone estas vinde
gajni tempon, plue nesti
Kiam venas la vespero

See also:

99
99.83
Despina Vandi Geia [K's Flute Beat Remix] Lyrics
José Larralde Preludio de una razon Lyrics